Saclay (prononcu [sakle]) estas malgranda franca komunumo lokita en la departemento Essonne kaj en la Pariza Regiono. Ĝi havis ĉirkaŭ tri mil loĝantojn en 1999, kaj tiuj ĉi nomiĝas Saclaysiens aŭ Saclaisiens en la franca lingvo.
Ekde 1947, la komunumo gastigas la ĉefan laboratorion de la franca Komisiono pri Nuklea Energio (Commissariat à l'énergie atomique, aŭ CEA). La laboratorio (CEA-Saclay) entenas pli ol 4000 laboristojn (ĝi havis preskaŭ 10 000 en la 1960-aj jaroj). Ĝi estas ene de la teknologia kaj scienca parko Paris-Saclay.